Akira | |
---|---|
animea filmo • movbilda filmo | |
Originala titolo | アキラ |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | Japana |
Kina aperdato | 16-a de julio 1988 |
Daŭro | 121 minutoj |
Ĝenro | Sciencfikcio, animeo, kiberpunko |
Kameraado | Katsuji Misawa |
Buĝeto | 1,1 miliardo da enoj |
Reĝisoro(j) | Katsuhiro Otomo |
Produktisto(j) | Ryōhei Suzuki
Shunzō Katō |
Scenaro | Izō Hashimoto • Katsuhiro Otomo |
Laŭ la verko de | Akira, de Katsuhiro Otomo |
Loko de rakonto | Tokio • Neo Tokyo |
Muziko de | Shoji Yamashiro |
Ĉefrolantoj | Mitsuo Iwata
Nozomu Sasaki |
Produktinta firmao | Tokyo Movie Shinsha |
Distribuo | Toho |
IMDb | |
Akira (japane: アキラ [akira]) estas japana animea sciencfikcia agfilmo, reĝisorita de Kacuhiro Otomo kaj aperinta en la jaro 1988.
Ĝi estas bazita sur la samnoma mangao de Otomo, metante fokuson en la unuan duonon de la rakonto. La scenaron kunverkis Izo Haŝimoto. La muzikon komponis Ŝoji Jamaŝiro.
La dezajnoj de personoj kaj okazejoj estis adaptitaj el la originala mangao, dum la intrigo estas restrukturado de la mangaaj eventoj, kiu malsamas de la presita versio ĉar ĝi ankoraŭ estis publikiĝanta en la momento de film-farado.[1]
La filmo havas grandan sekvantaron kiel kultfilmo ekde sia kina aperdato, kaj ĝi estas ĝenerale konsiderita kiel grava verko en la historio de japana animeo.[2][3] Multaj recenzistoj rigardas ĝin kiel unu el la plej bonaj sciencfikciaj kaj animaciaj filmoj el la tuta historio.[4][5]